Ogasawara Insuloj kaj Vojagxrakonto de Titizima

[Japane | Hejmen]


Ogasawara Insuloj, tiuj estas "la plej malproksimaj" kaj "la plej specialaj" insuloj en Japanio. Post priparoli kelke pri tiuj insuloj, mi raportas pri mia vojagxo al Titizima, unu el tiaj insuloj.

Ogasawara, kio estas tio?

La insuloj situas cxirkaux 1,000 kilometrojn sude de Tokio. Ties klimato estas subtropika. Kontraste kun Okinavo, Ogasawara Insuloj estas tiel malproksima de la kontinento, ke la temperaturo ne sxangxigxas multe. La insuloj havas alian nomon "Orientaj Galapagoj". Fakte, propraj vivajxoj kaj ekosistemo ekzistas tie, ekzemple kokosarbo nomita Pandanus boninensis (Japane takonoki}), birdo nomita Apalopteron familiaris (Japane meguro), kaj filiko nomita Cyathea mertensiana (Japane maruhati). Interesa estas ke faga familio (fago, juglando, kverko, kaj aliaj) tute ne trovigxas (nek venenaj serpentoj:-)). La insuloj ne havas flughavenon, tial la sola trafikilo estas sxipo. Sekve la nombro de turistoj estas malgranda, kio lasas la insulojn ne tre ekspluatitaj.

La historio de Ogasawara Insuloj ankaux havas specialecon. Oni diras, ke Ogasawara Sadayori eltrovis la insulojn en 1593. Ekde 1830, okcidentaj homoj kaj Havajaj homoj logxis en Titizima. Tiam okcidentaj landoj aktive kaptis balenojn, kaj tiuj utiligis la insulojn kiel bazo de balenkaptado. Dum Meizi epoko multe da Japanoj elmigris al la insuloj. Post la dua mondmilito, Usono okupis la insulojn, kaj nur okcidentaj homoj estis permesitaj logxi tie. En 1968, Japanio reakiris la insulojn. Japanio-originaj eks-insulanoj pace revenis.

Cxefaj industrioj de la insuloj estas turismo, publika konstruio, kaj fisxado (relative malgrava). Rilate al turismo, whale watching (rigardi balenon aux makrocefalon) kaj dolphin swim (nagxi kaj naturaj delfenoj) estis lastatampe komencitaj. Oni diras, ke dolphin swim estas tre amuza, dank' al scivolemo de delfenoj.

Vojagxrakonto

Mi vizitis Titizima de 25-a gxis 28-a de 8-a monato, 2000. Jen estas la vojagxrakonto.

Mi ekiris Kioto en la 23-a. En sinkansen al Tokio, mi provis konekti al la Interreto kun kunporta komputilo kaj PHS (portebla telefonaparto, ankaux konata kiel "PCS"). La konekto estis kelkfoje interrompita, pro ke la trajno kuris rapidege. Tamen mi iel povis legi kelke da pagxojn.

Alveninte al Tokio, mi vizitis Tokia Borso (TSE). Auxkcio de akcioj estis ja kuranta, tute sur komputiloj. La borso interesis min, sed mi dubis cxu gxi allogas multe da homoj, pro ke montrajxoj ne estis kompreneblaj sen antauxstudo. Post tio, mi mangxis fagopirajxon, kiu ne estas populara en Kansajo. Post rigardi famajn lokojn de Tokio, mi tranoktis cxe hotelo en Sibuya.

Mateno de la 24-a. Ogasawara-maru, la sola sxipo al Ogasawara Insuloj, ankris sur Takesiba Kajo de Tokia Haveno. Mi ensxipigxis kaj la sxipo ekiris je 10:00. La cxambroj estis plenplenaj de turistoj. La sxipo estis tre granda (kies kruda tonelaro estas 6,679 toneloj). Skuo estis ignoreble malgranda, dank' al nagxilaj stabiligiloj ("fin stabilizers"), kiuj estas "la plej multekostaj aparatoj de la sxipo", laux la sxipestro. Mi pasigis tempon en legi librojn kaj en rigardi la maron. Tranoktis en la sxipo.

25-a. Je 11:30, la sxipo alvenis al Hutami Haveno de Titizima. Mi havis rezervon por la junula gastejo (JG). Sur la kajo, "helpantoj" (Junuloj kiuj laboras sezone en junula gastejo estas nomataj tiel.) atendis nin. Kun aliaj gastoj, mi sekvis la helpantojn gxis la JG.

Tuj kiam ni alvenis al la junula gastejo, mi ekiris al arbaro. En la arbaro estis abundaj cxarmoj. Pandanus boninensis estis fakte simila al polpoj. Multespecaj kokosarboj mirigis min, kvankam mi ne distingis specojn de kokosarboj antaux tiu tago. Enmigrintaj arboj ankaux estis ofte observitaj. Leucaena leucocephala (Japane ginnemu), Casuarina equisetifolia (Japane mokumao), kaj Ficus retusa (Japane gazyumaru) estas tio.

Sur la surfaco de arbaro kusxis granda konko. Kiam mi pasis apud gxi, ial mi auxskultis knaron "kyuk-kyuk". Mi retrorigardis, kaj eltrovis la konko ruligxi. Kiam mi rigardis gxin detale, mi trovis, ke en la "konko" estis paguro nomita Coenobita purpureus (Japane murasakiokayadokari). Krusto de la paguro estis purpura, kiel la nomo sugestas. La paguro havis du okulojn, kvar palpilojn, kaj ses piedojn. La konko estis unu de Achatina fulica (Japane ahurikamaimai), kiu estas enmigrinta terkonkulo (t.e. heliko). Longeco de la konko atingis 10 cm.

Trapasinte la arbaron, mi alvenis al la montegxo. Kvankam ne alta, la montegxo havis bonan perspektivon. Maro! Montoj! Kaj insuloj! Mi estis kontenta pri la perspektivo.

Nokte, gastiganto de JG kaj ni eliris por vidi Mycena chlorophos (Japane yakotake, aux green pepe). cxi tiu fungo estas konata kiel eklumanta fungo. La fungo eklumis forte, ege pli forte, ol Lampteromyces japonicus (Japane tukiyotake). Eklumo sxajnis esti miksajxo de verdo, bluo, kaj blanko.

26-a. Mi cxirkauxbiciklis Titizima kun junulino, kiu ankaux estis gasto de la JG. Ni prunteprenis biciklojn kaj gxuis tre bonan perspektivon. Vasta maro rememorigis min pri ke cxi tiu maro atingis gxis Havajo. Cxe pinto de unu monto, ni tagmangxis. Ni rimarkis, ke super la maro, kelke da kilometroj de ni, estis griza pluvnubo, ke la maro gxuste sub la nubo alikolorigxis malhele, kaj ke blanka kurteno ligis la nubon kaj la maron tie. Mirinda! Tiel vido de "loko de pluvado" kortusxis nin.

27-a. Mi provis snorkeling (nagxi kun spir-tubo, nagxilo, kaj akvo-okulvitro) super marfundo. Tie estis rokplena, sed gxi amasigis multe da koraloj kaj tropikaj fisxoj. Ambaux koraloj kaj fisxoj estis diverskoloraj. Mi estis tre amuzita. Estis aldone bone, ke vizitantoj estis malmulte.

Vespere, bankedo okazis. Servita estis simazusi (unu el susi, karakterizita per fisxo antauxmarinita en syoyu), fisxoj kiuj gastoj hokis, k.t.p. Amuzajxoj post bankedo ankaux estis de bona atmosfero. Ni konversaciis kaj drinkis.

28-a. Estis lundo. Mi vizitis kelkajn vidindajn lokojn, acxetis donacajxojn kaj memorajxojn, kaj ensxipigxis. En la donacajxoj estis "guaba men", kiu estas pastajxo kun pulvoro de folioj de Psidium guavaja (Japane guaba). Mi acxetis alie "star fruit", frukto de Averrhoa carambola (Japane gorensi), Malajzia-origina arbo. Baldaux eliris Ogasawara-maru el la haveno. Estis 14:00. Multaj, inkluzive gastojn kaj laborantojn de JG, adiauxis nin.

En la sxipo, mi vizitis la masxinejon kaj la direktejon. Estas malofte, permesi pasagxerojn eniri en la masxinejon. En la masxinejo estis tre varme (temperaturo estis tiel alta, kiel 50 gradoj). Ni vidis multajn grandajn dizelojn kaj aliajn diversajn masxinojn. El la direktejo ni havis bonegan vidon. La sxipestro estis tre afabla. Li montris la masxinojn, kaj komentis direktadon, precipe direktadon en Tokia Haveno.

29-a. Mi pasigis tempon en legi librojn kaj en rigardi Izu Insulojn. Je 15:30, la sxipo alvenis al la sama kajo, de kie gxi ekiris antaux 6 tagoj. Mi veturis per sinkansen. Mi finis mian vojagxon, sunbrunigite, kun mia koro plena de memoroj.

Postskribo

Ogasawara Insuloj havas malricxajn trafikilojn. Tamen vojoj estas tre ricxaj, ecx pli ricxaj ol ordinaraj vilagxoj (Rimarku, ke la insuloj apartenas al Tokia Metropolo.). Estas rekomendeble, preni licencon pri motorbiciklo, antaux viziti la insulojn. Estas ne tre varme, sed kontrauxsunbrunilo estas bezonajxo pro intensa sunradio.

Ogasawara-maru irorevenas en cxirkaux 6 tagoj. Kun unu sxipveturo, oni povas ferii 3 noktojn en Ogasawara Insuloj. gxi ne estas suficxa por plene gxui la insulojn. Se cirkonstanco permesos, mi rekomendas resti tie kun du sxipveturoj. Kun du sxipveturoj, oni povas ferii 9 noktojn en Ogasawara Insuloj. La alia JG en la insuloj estas en Hahazima. Tio ankaux sxajne estas bona placxo por viziti.


Cxi tiu artikolo originale aperis en La Junuloj, N-ro 51, pp.5-7, Sep 2000.