Tiuj, kiuj studas botanikon, devas unufoje vidi Asiu-an Universitatan Arbaron
--Aux kiel mi trovis lumantan fungon--

[Japane | Hejmen]


"Tiuj, kiuj studas botanikon, devas unufoje vidi Asiu-an Universitatan Arbaron", diris Nakai Takenosin [1], granda botanikisto antaux la milito. Li studis en Universitato de Tokio, kaj deziris vojagxon al Asiu-a Universitata Arbaro, kie netusxita ekosistemo ankoraux ekzistis. Lauxdezire li povis viziti tie kaj tiam eltrovis Cryptomeria japonica var. radicans (japane asiusugi), novan varieton de kriptomerio. Mi raportas mian vojagxon al la sama arbaro, 70 jarojn post vizito de Nakai.

Asiu-a Universitata Arbaro apartenas al Universitato de Kioto. La arbaro situas en Miyama Urbeto norde de Kiota Urbo, proksime de Fukui Prefektujo kaj Siga Prefektujo. Alteco estas de 355 m gxis 959 m. Vintre negxado estas severa.

La historio de la universitata arbaro komencigxis tiam, kiam la nacio akiris surfacajn rajtojn sur la arbaro kun konsento de posedantoj. La rajtoj dauxras por 99 jaroj ekde 1921. Post tio oni konstruis vojojn kaj fervojojn, trancxis kelke da arbojn, plantis cxefe kriptomeriojn, kaj uzis la arbaron por studado.

Al Asiu multaj vojoj estas eblaj. De Kiota Stacio oni bezonas tri horojn al Asiu (oaza Asiu koaza Sugo, ekzakte). Unue envagonigxu en JR buso kaj transvagonigxu cxe Agake. De Dematiyanagi necesaj estas du horoj da busveturo kaj kvar horoj da pasxado. Se vi veturigas auxtomobilon, du horoj estas suficxaj.

Mapo
Mapo de Asiu-a Universitata Arbaro kaj mia vojagxo
(Grandigxas kiam premita)

Ferioj en Asiu

Mi vizitis la arbaron de la 12-a gxis la 14-a de la 10-a monato. Miaj celoj estis gxui la arbaron de auxtuno, gxui fungojn, viziti montpinton, kaj viziti Kazura Dometon, kiun ne estas uzata de la arbara administracio. Vojagxrakonto sekvas.

Al Onomurawari-dake

En la 12-a mi ellitigxis frue. Matenmangxis kaj faris rizbulojn por tagmangxo kaj vespermangxo. Je la 8-a elvagonigxis el buso de Kiota Buso al Hirogawara kaj alvenis al Hirogawara je 09:44. Ekde Sasari Toge la vojo ne estis pavimita. Mi pasis Sasari Toge je 10:49. Cxar mi havis planon por promeni Onomurawari-dake monton (prononco de la nomo ne estas certa), kiu staris inter Hirogawara kaj Asiu, mi unue direktigxis al cxi tiu monto. Survoje min interesis cervo, neimageble grandegaj kriptomerioj, venena fungo nomita Russula foetens (japane kusahatu), mangxebla fungo nomita Russula virescens (japane aitake), kaj nemangxebla fungo nomita Agaricus subrutilescens (japane zaraenoharatake). Ekpluvis en kelkaj horoj. Mi alvenis al Onomurawari-dake je 15:06.

Bivako

Post mangxi dolcxan panon cxe la pinto, mi deiris je 15:21. Kazura dometo situas sube de for de la pinto. Tamen granda problemo baldaux okazis. Vojsignoj ne estis troveblaj. Malsupreniri aux cxirkauxiri, tio estas la demando. Mi pensis kaj decidis malsupreniri. La alia vojo estus sekura, sed sep aux ok horoj estus bezonataj. Sekve mi malsupreniris valeton. La valeto estis tial kruta, kial oni devis uzi la manojn. Krome la pluvo. Tamen timeco ne dauxris longe. Je 16:43 mi eltrovis akvofalon, kiu estis 20 aux 30 m alta. Ne estis facile transpasi cxi tiun akvofalon, kiu estis tre bela. Mi gxin nomis "Misick Akvofalo" laux mia karesnomo. Samtempe mi trovis malnovan glubendon, kies rolo estas gvidi irantojn.

La vojo estis ankoraux malfacila. Glubendoj estis foje trovitaj, sed la vojo ne estis videbla. La cxielo lauxgrade malheligxis. Je 17:30 mi trovis iomete altan lokon kaj decidis bivakon. Estis malvarme. Mi mangxis kaj kusxigxis. Noktomeze finis pluvi, sed mia korpo tremis pro malvarmeco. Estas felicxe ke ne ventis.

Krepusko vizitis. Estis matene. Mi mangxis, lavis vizagxon, kaj deiris je 06:33. La vojo ne estis facila. Intertempe cervoj aperis. Ili blekis reciproke kaj fugxis. Mi rememoris la utaon, kiu diris:

Okuyama ni; momizi humiwake; naku sika no
koe kiku toki zo; aki wa kanasiki.
Cxi tiu utao ne estas eleganta sed populara. Mi ripozis dum duonhoro por auxskulti radian kurson de la franca lingvo. Je 9-a finfine mi aliris al la fervojo.

Kazura Dometo

La valeto, laux kiu mi malsupreniris, estis nomita "Kazura Valeto". Al Kazura Dometo, kiu estis unu el mia celo, necesis malmultajn minutojn por piediri laux la fervojo. Mi metis mian pezan sakon en la dometo kaj rekonsideris. De Onomurawari-dake gxis Kazura Dometo bezonis 3 horojn kaj 30 minutojn. Cxi tiu vojo ne estas rekomendebla por komencantoj pro teknika malfacileco.

La dometo, konstruita el ligno, estis tute ruina. Sur blankaj termuroj estis multaj da bubaj skriboj. Cxambroj foje mankis murojn aux plankojn. Estis nur tegmento kiu estis perfekta. Je 09:33 mi aliris okcidente. La (fer)vojo estis ebena cxar trajnoj ne povas kuri sur malebena vojo. Post 20 minutoj mi revenis al la dometo. Mi kuiris rizon kaj gxuis pasantan tempon. Sur muroj mi trovis la daton de antauxtago de kristonasko. Ili devis havi imunecon kontraux malvarmo, mi pensis. Intertempe farigxis sennube. Mi mangxis rizon kun kareo kaj gxuis pasantan tempon.

Je 12:07 mi aliris oriente, t.e. pli profunde en arbaro. En 30 minutoj mi trovis Lampteromyces japonicus (japane tukiyotake), la plej konatan lumantan fungon en Japanio. Mi pasxis plie, decidinte iri tiel malproksime, kiel eble. Pli oriente, reloj estis perditaj. Tamen vojo estis vasta, kaj kulturitaj kriptomerioj estis mirinde trovitaj. Pri pinglarboj oni ordinare faras "intertrancxon", necesan laboron por kreski arbojn gxis uzebla dikeco. Tamen la arboj cxi tie estis forlasitaj sen intertrancxo. Pli oriente, vojo farigxis malfacila. Je 13:41 rivero fine min baris. Mi iris returnen.

Sur sabloj cxe riverbordo cxirkaux la dometo, multe da piedsignoj estis videblaj. Tri specoj estis distingeblaj. La unua estis ronda kaj iomete granda. La dua estis duhufa. La lasta estis trihufa kaj malgranda. Sxajne tie estis pli multaj bestoj ol homoj. Mi legis libron kaj mangxis.

En Asiu-a Arbaro rivero ronde fluas. La rivero enfluas en Japana Maro. Vojoj ne estas facilaj por piediri, sed la rivero povas esti amuza por kanui, mi pensis. Kun kanuo oni povos atingi tie, kie ne estas atingebla per piedoj.

Malheligxis. Mi dormetante auxdis radion. Cxirkauxita de montoj, radioelsendo estas la sola rimedo por ricevi informon de la mondo. Hazarde mi vidis la Lampteromyces. Sen sono ili lumis belege. La sceno sole valoris tuton de mia vojagxo.

Reveno

Matene. Mangxis kaj deiris je 07:18. Mi direktigxis okcidente sur fervojo. Rompitaj pontoj foje baris mian vojon. Sed en detala observado, estis versxajne, ke la pontoj ne disfalos. Se unu el la pontoj disfalus, mi ne povus skribi cxi tiun artikolon. Anstatauxe, gazetoj raportus mian akcidenton. Mi auxskultis radian kurson de franca lingvo. Je 08:28 mi alvenis al Koyomogi Dometo, la plej komforta dometo en Asiu.

En kvaronhoro post deiro de la dometo mi renkontis grupon de mezagxuloj. Estis la unua renkontigxo kun aliaj. Je 09:48 cxe Haino, la vojo dividigxis: unu al administrejo cxe Sugo kaj la alia al Hirogawara, transpasanta la montoj. Mi prenis cxi lastan. Cxirkaux la vojo kriptomerioj estis plantitaj, malgraux malfacileco de aliro. Se oni utiligos ilin estas granda demando. Mi trovis tre multe da Pleurocybella parrigens (japane sugihiratake) en la kriptomeria arbaro. Tiu mangxebla blanka fungo kreskas sur malnova velkinta kriptomerio. Mi rikoltis tiel multe, kiel mi volis. Sed la fungoj preskaux ne malmultigxis. Je 12:26 mi alvenis la vojforkon al Hirogawara kaj Onomurawari-dake. Tuje Sasari Toge. Je 13:45 Hirogawara. Envagonigxante la buson je 14:30, mi finis mian vojagxon.

Rikoltitaj Fungoj

En fridujo la Lampteromyces dauxris lumi tiel longe, kiel 6 tagojn. Pri Pleurocybella mi bolkuiris kelke da ili kun legumoj, ovo, kaj sojo. Vinagrosauxcitaj Pleurocybella kun folioj de karoto estis ankaux bongustaj.

Bibliografio

[1] T. Nakai. Specialties of Asio Experimental Forest of Kyoto Imperial University. The Journal of Japanese Botany, 17(5):273-283, maj 1931.


Cxi tiu artikolo originale aperis en La Junuloj, N-ro 53, pp.8-11, jan 2001.
Komento al mapoj