Speciala seriero de "Ni kuiru!"
Dutch oven aŭ "Nederlanda bakforno" -- Sonĝa kuirilo aŭ ...?
* Hejmen


Estis en la unuaj tagoj ĉi-jare. Naŭ monatojn post enmigrado en la ĉefurban regionon mi estis jam kutimigita al ĉiutagaj okazaĵoj. Mi esploru la kvartalojn de la regiono, mi pensis tiel. Do mi prenis vagonon de Yamanote-linio kaj elvagoniĝis ĉe la stacidomo Ebisu. Tuj troviĝis iu butiko pri iloj necesaj en eksterdomaj agadoj. Specialaj vestoj, dormsako, kaj kanuo estis aĉeteblaj. Sed tie estis multe pli interesa ilo. Tio estas "dutch oven" (laŭlitere "nederlanda bakforno" kaj ni simple nomu kiel "DO").

DO estas fakte ne bakforno, pli ĝuste kuirpoto. Specialaj punktoj pri DO estas: 1) DO estas farita el fandfero [1]; ordinala kuirpoto estas farita el korodimuna ŝtalo, aluminio, aŭ ŝtalo, 2) DO estas multe pli dika ol ordinala kuirpoto.

En la fruaj jaroj de la usona historio, vakeroj travojaĝis la landon kun siaj bovoj kaj ĉevaloj. En la kampo estas neniu domo nek kuirejo. Ili kuiris viandon kaj bakis panon per DO.

DO estas tre peza pro ĝia dikeco. Tipa DO estas dika je 5 aŭ 6 mm. Diametro estas 30.5 cm. Pro tio ĝi pezas ĉ. 9 kg. Sed pro ĝia dikeco DO posedas grandan varmokapaciton. Tio estas, varmigi aŭ malvarmigi DOn bezonas multe da varmo/malvarmo. Ĉu sonas malbone? Fakte tio estas tre bona karaktero. Pro tio temperaturo de la poto ŝanĝiĝas nur malmulte de tempo al tempo, kaj ĉiuj partoj de interna kuiraĵo estas kuiritaj je sama temperaturo. "Donabe", kutime uzata kuirpoto de Japanio ankaŭ konservas multe da varmo, sed ĉar donabe estas ceramikaĵo, oni ne povas uzi ĝin je alta temperaturo. DO estas feraĵo kaj sekve kapablas rosti, friteti, kaj eĉ baki. Tio estas duono de la kialo de ĝia nomo [2]. Ekzemple rosti farĉitan kokon en tuto estas tre bona maniero utiligi DOn. Uzu antaŭvarmigitan DOn por kuiri bifstekon kaj vi ne malsukcesos.

La pezeco de kovrilo kaŭzas alian efikon. Ĝi baras vaporon eliri kaj tenas internan premon alte. Tiel manĝaĵo estas bone kuirita same kiel per prempoto.

Tamen DO suferas pro siaj propraj malavantaĝoj. Ĉar fandfero estas korodema, oni ĉiam devas prizorgi DOn. Acido estas ĝia malamiko. Ĝia surfaco bezonas olean tegaĵon. Lasi manĝaĵon post kuirado estas tute ekster demando. Kaj ceteraj kaj ceteraj.

Malgraŭ tiuj malavantaĝoj, DO restas tre alloga kuirilo por mi. Ĝiaj malavantaĝoj povas esti kompensaĵo de ĝiaj unikaj avantaĝoj. Iuj kompanioj komencis fabriki novajn DOjn, kiuj estas liberaj de kelkaj malavantaĝoj de klasikaj DOj (almenaŭ oni reklamas tiel). Mi ne scias ĉu DO estas utila kuirilo, kaj ĉu ĝi estas konvena kuirilo por mi, sed ĉiuokaze mi deziras provi ĉi tiun nove enkondukitan kuirpoton.

[1]Fandfero estas fero, kion oni unue likvidigas, due enfluigas en muldilon, kaj fine solidigas. Fandfero estas nelamenigebla ĉar ĝi enhavas multe da karbono. Kontraŭ tio, ŝtalo estas lamenigebla, karbon-malriĉa fero.
[2]Mi ne scias kiamaniere DO rilatas al Nederlando.


Ĉi tiu artikolo originale aperis en La Junuloj, n-ro 65, pp. 4-5, mar 2003.