Kareo de Kokaĵo kaj Cepoj
Ĉifoja eldonkunsido okazas en la Universitato de Kioto, ĝuste kiam studentoj festas jarajn festtagojn de la universitato. Multas prelegoj. Multas elmontraĵoj. Ankaŭ multas manĝaĵo-vendejoj.
En miaj universitato-jaroj mi partoprenis en iu projekto de manĝejo dum la universitataj festtagoj. Oni kuiras aziajn manĝaĵojn tie kaj ĉiam gastoj plenplenas en nia manĝejo. Malgraŭ multe da gastoj malstreĉa atmosfero regis en la manĝejo, kio plaĉis al mi.
El ĝiaj specialaĵoj estas "murgi kari", nome kareo de kokaĵo, kies recepton mi jene tradukas. Kuiri kokaĵon estas facile, sed kuiri cepojn bezonas multe da laboro. Tamen fritetitaj cepoj formas esencan parton de la gusto de ĉi tiu manĝaĵo. Se vi havas tempon brunigi cepojn, provu gustumi bharatan delicaĵon. Notu ke la kvanto de la ingrediencoj estas por 50 homoj.
Femuraĵo de koko 2.5 kg Cepoj 8 kg (ĉirkaŭ 40) Salo 5 supkuleroj Enladigitaj boligitaj tomatoj 2.5 kg Miksitaj spicoj (garam masara) 3 supkuleroj kaj iom Oleo iom Laŭro-folioj laŭvole Akvo 4.5 litroj Spicoj (A) Kumin-semoj (pulvoro) 2 supkuleroj (*1) Koriandro-semoj (pulvoro) 1.5 litroj Zingibroj kaj ailoj laŭvole Kurkumo (pulvoro, *2) 3 supkuleroj kaj iom Kapsiko (pulvoro) 2.5 supkuleroj Pipro 2.5 supkuleroj
- *1 1 supkulero = 15 mililitroj
- *2 kurkumo: turmelic
- Haku cepojn en 5-milimetrajn pecetojn. Verŝu oleon sur paton. Fritetu la cepojn kaj kumin-semojn en la pato, unue per forta fajro dum 10 minutoj, sekve per mezforta fajro ĝis la cepoj bruniĝos. Bezonas ĉirkaŭ unu horon.
- Tranĉu kokaĵon en grandajn pecojn. Pulvorumu ĝin per spicoj (A) kaj iom da salo. Verŝu oleon en grandan marmiton. Fritetu la pulvorumitan kokaĵon en la marmito.
- Aldonu boligitaj tomatoj en la marmiton kune kun tomata suko en la ladskatolo. Ne tranĉu la tomatojn. Aldonu ankaŭ la fritetitajn cepojn. Fajrokuiru 10 minutojn pli.
- Verŝu akvon en la marmiton kaj kuiru per forta fajro. Kiam la akvo bolas, enmetu laŭro-foliojn kaj stufu dum unu horo.
- Gustigu per miksitaj spicoj kaj restanta salo.
Ĉi tiu artikolo originale aperis en La Junuloj, n-ro 63, p. 15, nov 2002.