Kuko de Pomoj kaj Sekvinberoj
Kiam viaj amikoj amasigxas, cxi tiu varma kuko allogos ilin, malgraux tre facila recepto kie nur unu bovlo estas bezonata.
Necesas unu preparo! Trempu sekvinberoj en rumo kun sukero almenaux unu semajnon por akiri karakterizan guston.
(Por ronda kukmuldilo kun diametro de 20 cm)
Tritika faruno 110 gramoj Grajneta sukero 60 gramoj Bakpulvoro 2.5 gramoj Ovoblanko kaj ovoflavo de 3 grandaj ovoj Sensala butero 40 gramoj Bruna sukero 50 gramoj Pomoj (preferinde Kogyoku) iom malpli ol 21 Sekvinberoj trempitaj en rumo kaj sukero 40 gramoj
- 1 260 gramoj forigite sxelon kaj koron.
- Kribru farunon kaj bakpulvoron kune. Kribru ankorauxfoje.
- Apartigu zorge ovoblankojn kaj ovoflavojn.
- Sxmiru buteron sur bakmuldilon.
- Sxutu brunan sukeron sur bakmuldilon.
- Sensxeligu pomojn kaj trancxu 1.5 cm dikaj, t.e. se pomo estus la terglobo, trancxu laux cirkloj de latitudo. Forigu korojn. Metu la pecojn de pomo sur bakmuldilon.
- Metu sekvinberojn sur bakmuldilon.
- Varmigu bakfornon je 170 oC.
- Enmetu ovoblankon kaj grajnetan sukeron en bovlon. Miksu bone.
- Almiksu ovoflavon en bovlon.
- Almiksu kribritan farunon en bovlon. Miksu per ligna spatelo, sed ne miksu troe.
- Enmetu la paston en bakmuldilon.
- Baku en bakforno dum 50 minutoj.
- Eligu bakmuldilon el la bakfornon kaj atendu 5 aux 10 minutojn.
- Eligu kukon el la bakmuldilon. Prezentu antaux ol la kuko malvarmigxos.
Cxi tiu artikolo originale aperis en La Junuloj, N-ro 58, p. 9, jan 2002.