Kuko de Jahurto
* Hejmen


(Por 2 pound-cake-ujoj aux 1 chiffon-cake-ujo)
Tritika faruno3tasoj1
Bruna sukero1taso
Fresxa vegetala oleo1taso
Pura jahurto1taso
Natria hidrokarbonato21/2tekulero3
Ovoj4
Salo1pincxo
Orangxa marmelado4-5supkuleroj4
Buteroiom
Likvoro de orangxolauxvola, iom
1 1 taso = 2 decilitroj.
2 NaHCO3. Bakpulvoro ankaux tauxgas.
3 1 tekulero = 5 mililitroj.
4 1 supkulero = 15 mililitroj.
  1. Kribru farunon kaj natrian hidrokarbonaton kune. Kribru ankorauxfoje.
  2. Apartigu zorge ovoblankojn kaj ovoflavojn.
  3. Sxmiru iom da butero sur bakmuldilon.
  4. Varmigu bakfornon je 170-180 oC.
  5. Enmetu sukeron, oleon, jahurton, ovoflavon, marmeladon, kaj likvoron en bovlon. Miksu bone.
  6. Iom post iom almiksu farunon per ligna spatelo, kiel trancxi la paston. Ne miksu troe.
  7. En alian bovlon, enmetu ovoblankon kaj unu pincxon da salo. Kirlu gxin gxis firmeco.
  8. Aldonu la meringon (t.e. kirlitan ovoblankon) en la bovlon je n-ro 5. Miksu, sed ne miksu troe.
  9. Enmetu la paston en bakmuldilon.
  10. Baku en bakforno dum 40-60 minutoj. Por certigi ke la kuko estas tute bakita, piku gxin per bambua dentopikilo aux bambua rostostango.
  11. Se nenio algluigxas, eligu la kukon el la bakmuldilon, kaj malvarmigu je la temperaturo de cxambro.


Variajxoj


Cxi tiu artikolo originale aperis en La Junuloj, N-ro 54, p. 13, mar 2001.